Public Domain Mark

Vi uzas ilon por etikedado de verkoj sen konataj aŭtorrajtaj limigoj. La organizaĵo Krea Komunaĵo ne rekomendas ĉi tiun ilon por verkoj limigitaj per aŭtorrajta leĝaro en unu aŭ pluraj jurisdikcioj. Se vi volas liberigi vian propran verkon de aŭtorrajtaj limigoj, uzu la publikaĵigan dediĉon CC0 anstataŭe.

Uzante la Publikaĵan Markon, vi povas marki verkon sen konataj aŭtorrajtaj limigoj kaj klare sciigi ties juran staton. Ĝuste uzita Publikaĵa Marko ebligas facilan trovon de la verko kaj provizas pri ĝi valoran informaron.

La Publikaĵa Marko estis kreita por apliko al malnovaj verkoj, aŭtorrajte liberaj tutmonde, aŭ verkoj kiujn ties posedanto de la aŭtorrajto publikaĵigis antaŭ finiĝo de la leĝa protekta tempo. Maltaŭgas uzi ĝin por verkoj, kiuj estas publikaĵoj en iuj jurisdikcioj dum en aliaj estas ties uzo limigita. Nuntempe, la organizaĵo Krea Komunaĵo ne rekomendas uzi la Publikaĵan Markon por verkoj, kies aŭtorrajta stato malsamas en diversaj jurisdikcioj, kvankam ni estas evoluigantaj ilojn por markado de tiaj verkoj. Estas rekomeninde konsulti la aferon kun juristo, se vi ne certas ĉu uzi la Publikaĵan Markon por verko, kiun vi identigis.

Bonvolu rimarki, ke ĉi tio estas nenia registriĝo kaj la organizaĵo Krea Komunaĵo nek enmemorigas nek konservas iun ajn el la indikoj, kiujn vi provizas. La ilo gvidas vin tra generado de HTML kun enkorpigitaj metadatenoj por marki la verkon, kiun vi identigis libera de konataj aŭtorrajtaj limigoj. La verko ne estos asociita kun la Publikaĵa Marko antaŭ kiam vi estos publikiginta ĝin kun mencio pri tio.

Ekscii pli komenci »