Pri la Permesiloj

Kion faras niaj permesiloj

La aŭtorrajtaj permesiloj kaj iloj Krea Komunaĵo prezentas ekvilibron ene de la kutima stato „ĉiuj rajtoj rezervitaj“, kiun kreas la aŭtorrajtaj leĝaroj. Niaj iloj donas al ĉiuj, de individuaj kreantoj al grandaj kompanioj kaj institucioj, simplan kaj norman metodon, kiel aŭtorrajte disponebligi ties kreajn verkojn. La kombinaĵo de niaj rimedoj kaj uzantoj estas vasta kaj kreskanta cifereca komunaĵo, provizaĵo de enhavo, kiu rajtas esti kopiata, distribuata, redaktata, oni rajtas ĝin aliigi kaj krei devenaĵojn sur ĝi bazitajn, tion ĉion inter la limoj de la aŭtorrajtaj leĝaroj.

Konstruo kaj logiko de la permesiloj

Ĉiuj permesiloj Krea Komunaĵo havas multajn gravajn komunajn ecojn. Ĉiu el ili helpas al kreintoj — ni nomas ilin permesantoj, kiam ili uzas niajn ilojn — konservi aŭtorrajton, rajtigante la aliulojn kopii, distribui kaj iel uzi iliajn verkojn — almenaŭ nekomerce. Ĉiu permesilo Krea Komunaĵo ankaŭ garantias al la permesintoj atribuon de la verko al ili, laŭmerite. Ĉiu permesilo Krea Komunaĵo validas tutmonde kaj tiom longe, kiom aplikebla aŭtorrajta leĝaro (ĉar la permesiloj estas bazitaj sur aŭtorrajto). Ĉi tiuj komunaj ecoj servas kiel fundamento, sur kiu la permesantoj povas elekti aldonon de kromaj rajtigoj, decidante kian uzon de sia verko ili deziras.

Posedanto de la aŭtorrajtoj, kiu volas disponebligi verkon pere de la Krea Komunaĵo, respondas kelkajn facilajn demandojn por elekti konvenan permesilon — unue, ĉu mi volas permesi komercan uzon aŭ ne, poste due, ĉu mi volas permesi kreadon de devenaĵoj aŭ ne? Se la disponebliganto decidas permesi kreadon de devenaĵoj, li povas ankaŭ elekti, ĉu postuli de ĉiu ajn, kiu uzos la verkon — ni nomas lin uzanto — disponebligi la novan, devenan verkon, laŭ la samaj permesilaj kondiĉoj. La nocio en la permesila titolo nomiĝas „Samkondiĉe“ kaj estas unu el la mekanismoj, kiu (se estas elektita) helpas al plimultigo de la libere uzeblaj ciferecaj verkoj. La nocio estas inspirita de la GNU Ĝenerala Publika Permesilo, uzata de multaj liberaj kaj malfermitkodaj programaj projektoj.

Niaj permesiloj ne influas rajtojn, kiujn donas leĝoj al la uzantoj de alie normale aŭtorrajte protektataj kreaj verkoj, ekzemple la esceptojn kaj limigojn de la aŭtorrajto, al kiuj apartenas la justa trakto. La permesiloj Krea Komunaĵo postulas de la akirintoj gajni rajtigon por ĉiu ajn uzo de la verko, kiu estas laŭleĝe rezervita nure por la permesinto kaj kiu ne estas eksplicite rajtigita per la permesilo. La akirintoj devas atribui la permesinton, konservi netuŝitajn aŭtorrajtajn atentigojn kaj provizi ligilon al la permesilo en ĉiuj kopiaĵoj de la verko. La akirintoj ne rajtas uzi teknologiajn rimedojn por malhelpi atingon de la verko al la aliuloj.

Provu nian facilan Permesilan Elektilon.

Tri „Tavoloj“ de la Permesiloj

Maŝinlegebla

Facile Komprenebla

Sed ĉar plimulto da kreantoj, edukistoj kaj sciencistoj fakte ne estas juristoj, ni disponebligas la permesilojn ankaŭ en formo akceptebla por ordinaraj homoj – kiel la Popolan Resumon (ankaŭ konatan kiel „facile komprenebla“ versio de la permesilo). La Popola Resumo estas konciza kompendio por permesantoj kaj akirantoj, resumanta kaj esprimanta iujn el la plej gravaj nocioj kaj kondiĉoj. La Popolan Resumon konsideru afabla interfaco por la Jura Teksto, staranta poste, kvankam la Resumo mem ne estas permesilo kaj ties enhavo ne estas parto de la propra Jura Teksto.

La fina tavolo de la permesila konstruo agnoskas ke programoj, de serĉiloj al oficaj aplikaĵoj kaj iloj por redaktado de muziko, havas gravan rolon en kreado, kopiado, malkovrado kaj distribuado de verkoj. Por faciligi por la interreto distingon de tiuj, disponeblaj laŭ permesilo Krea Komunaĵo, ni provizas „maŝinlegeblan“ version de la permesilo – resumon de bazaj rajtoj kaj devoj, skribitan en formo, komprenebla por programaroj, serĉiloj kaj aliaj tipoj de teknologioj. Por efektivigi tion, ni evoluigis norman manieron de permesila priskribo, kompreneblan por programaroj, nomatan CC Rajtojn Esprimanta Lingvo (CC REL).

Serĉado de libera enhavo estas grava funkcio, ebligita pere de nia aliro. Vi povas uzi Google por serĉi enhavon disponeblan laŭ permesilo Krea Komunaĵo, rigardi bildojn en Flickr, albumojn en Jamendo kaj ĝeneralajn aŭdvidaĵojn en spinxpress. La Vikimedia Komunejo, la aŭdvidaĵa deponejo de Vikipedio, estas ankaŭ kerna uzanto de niaj permesiloj.

Sume, ĉi tiuj tri tavoloj de permesilo certigas, ke la aro de rajtoj ne estas nura jura koncepto. Ĝi estas komprenebla ne nur por la kreantoj kaj uzantoj, sed eĉ por la interreto mem.

Permesiloj

Atribuite
CC BY

Ĉi tiu permesilo rajtigas la aliulojn distribui, aliigi aŭ transformi la verkon, krei devenaĵojn bazitajn sur tiu, eĉ por komercaj celoj, kondiĉe ke vi estos adekvate atribuita pro la originaĵo. Ĉi tiu permesilo estas la plej adaptiĝanta el ĉiuj proponataj. Ĝi estas rekomendata por maksimuma disvastigo kaj uzo de la disponebligita materialo.

Vidi la Popolan Resumon | Vidi la Juran Tekston

Atribuite-Samkondiĉe
CC BY-SA

La permesilo rajtigas la aliulojn aliigi la verkon, transformi tiun kaj krei ties devenaĵojn eĉ por komercaj celoj, se ili estos atribuitaj al vi kaj disponeblaj laŭ la samaj kondiĉoj. La permesilo ofte estas komparata kun „rajtocedo“ aŭ permesiloj de malfermitkoda programaro. Ĉiuj novaj devenaĵoj, bazitaj sur via verko, estos disponeblaj laŭ la samaj kondiĉoj, do ankaŭ ebligos sian komercan uzon. Ĉi tiu permesilo estas uzata de Vikipedio kaj rekomendata por materialo, kiu povus profiti pro inkluzivigo de enhavo el Vikipedio aŭ projektoj kun simila permesilo.

Vidi la Popolan Resumon | Vidi la Juran Tekston

Atribuite-Nemodifite
CC BY-ND

Ĉi tiu permesilo rajtigas la aliulojn distribui la verkon, kaj komerce kaj nekomerce, se tiu restas nemodifita, kompleta kaj atribuita al vi.

Vidi la Popolan Resumon | Vidi la Juran Tekston

Atribuite-Nekomerce
CC BY-NC

Ĉi tiu permesilo donas al la aliuloj rajton nekomerce aliigi la verkon, transformi tiun kaj krei devenaĵojn bazitajn sur tiu, kaj kvankam ankaŭ la rezultaj novaj verkoj devas esti atribuitaj al vi kaj nekomercaj, ne estas postulata disponebligo de la devenaĵoj laŭ la samaj kondiĉoj.

Vidi la Popolan Resumon | Vidi la Juran Tekston

Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe
CC BY-NC-SA

Ĉi tiu permesilo rajtigas la aliulojn aliigi, transformi la verkon kaj krei devenaĵojn bazitajn sur tiu, ĉio tamen nur nekomerce kaj kondiĉe, ke ili atribuos la verkon al vi kaj disponebligos la eventualajn devenaĵojn laŭ la samaj kondiĉoj.

Vidi la Popolan Resumon | Vidi la Juran Tekston

Atribuite-Nekomerce-Nemodifite
CC BY-NC-ND

Ĉi tiu permesilo estas la plej limiganta el niaj ses ĉefaj proponataj, rajtigas la aliulojn nur elŝuti viajn verkojn kaj kunhavigi ilin kun la aliuloj, kondiĉe ke la verkoj estos atribuitaj al vi, tamen la permesilo ne rajtigas la aliulojn iel ajn modifi la verkojn aŭ uzi ilin iel ajn komerce.

Vidi la Popolan Resumon | Vidi la Juran Tekston

Ni ankaŭ provizas ilojn, kiuj utilas en la areo „ĉiuj rajtoj forlasitaj“ de la publikaĵaro. Nia ilo CC0 ebligas al permesantoj rezigni ĉiujn rajtojn kaj publikaĵigi verkon, nia Publikaĵa Marko donas al ĉiu ajn uzanto de la interreto eblon „marki“ verkon kiel jam apartenantan al publikaĵaro.